9_1 : 19 geinstruistoj gvidas Esperanto-kursojn por 303 gelernantoj en la brazila urbo Salvadoro. Kiel en la resto de la lando, ankaux en Salvadoro oni sentas kreskon de la intereso pri la Internacia Lingvo post la 66a Universala Kongreso en Brazilio.
9_2 : Bela parketo en la centro de la sud-franca urbo Pau jxus ricevis la nomon Zamenhof. La urb-estro de Pau, André Labarrère, farigxis ministro en majo. Li dufoje subtenis legxproponojn, kiuj celas meti Esperanton en egalan situacion kun aliaj lingvoj. Li estas honora membro de la loka Esperanto-societo, kaj pasint-jare li persone malfermis ekspozicion pri Esperanto, kiu restis unu monaton en la urba biblioteko.
9_3 : La 11an de oktobro 1980, grupo de samideanoj de Bostona Esperanto-Klubo veturis al Sxerbruko (Kebekio) por esti gastigataj de Sxerbruka Esperanto-Societo (SxES) dum speciala semajnfina arangxo. Plie montrealanoj el la du kluboj kunvenis sabatvespere por partopreni komunan mangxon en restoracio kaj vesperon en la kutima renkontejo de SxES cxe la loka universitato. Naciecoj reprezentitaj: Francio, Japanio, Kanado, Usono.
9_4 : Kio okazas cxe la junularaj esperantistaj asocioj de la landoj najbaraj de ni ? Por respondi al tiu demando, jen nova rubriko. cxi-numere ni donos novajxojn pri NEJ (Nederlanda Esperantista Junularo) kaj FEJA (Flandra Esperanta Junulara Asocio). Tiuj du asocioj havas komunan bultenon. La plej interesa afero, kiun tiuj uloj organizas -- almenaux el nia vidpunkto -- estas la Paska Renkontigxo. Gxi nun igxis tradicia kaj, kiel la nomo antauxsupozigas, gxi okazas dum la Paska semajnfino.